musicas.mus.br

Letras de músicas - letra de música - letra da música - letras e cifras - letras traduzidas - letra traduzida - lyrics - paroles - lyric - canciones - ĈU VI KONTENTAS? - LA PERDITA GENERACIO - música e letra

Utilize o abecedário abaixo para abrir as páginas de letras dos artistas

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Ĉu Vi Kontentas? letra


Ĉu vi kontentas
Pri via vivo
Ĉu vi esperas
Je pli ol trairo
Ĉu vi kontentas
Ĉu vi daŭre deziras
Malmencieblaĵojn
Ĉu daŭre vi miras

Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: Por viv' postuliĝas de vi kontribu'
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'
Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas

Ĉu vi kontentas
Pri via domo
En via lito
Pri via nomo
Ĉu vi kontentas
Ĉu pri via aĝo
Aŭ ĉu vi batalas
Ĉiutage kontraŭ via vizaĝo

Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu...

Ĉu vi sukcesis
Ĉu vi suprengrimpetis
La unuan orgasmon
Ĉu vi neniam ripetis
Ĉu vi la mondon akceptis
Ĉu vi antaŭenklinas
Okulvitropurigado
Ĉu neniam finiĝas

Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu...

Ĉu vi malkontentas
Ĉu vi vidas makulojn
Ĉu por vi la homaro
Ŝajnas ar' da stultuloj

Ĉu vi kolektas
Aŭ ĉu vin la arĝento
Ĉu vi ŝatus kontroli
Ĉi kaj ĉiun momenton
Ĉu konstruis vi turon
El hommanoj kaj kruroj
Ĉu vi kontentos
Se postlasos vi ŝpurojn

Ĉu vi kontentos postmorgaŭ ne nun
Ĉu vi konstruontus la sunon sed dronis en maloportun'
Ĉu vi iel konfesus
Ĉu vi kaptiĝis de via komfort'
Ĉu via labor' portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton
Ĉu vere necesas

Ĉu vi ektimas
Kiam silentas
Kiam ekfulmas
Kiam torentas

Ĉu vi kontentas
Lunde matene
Ĉu vi rekomencas
Kun- aŭ senpene
Ĉu vi kontentas
Ĉu vi verkas poemojn
Kiel iame
Kiam vi havis problemojn

Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: Por viv' postuliĝas de vi kontribu'
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi kaptiĝis de via komfort'
Ĉu via labor' portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton
Ĉu vere necesas

Ĉu vi kontentas
Sub ĉielo ruĝnuba
Ĉu vi daŭre aŭskultas
Foje preĝistojn sendubajn
Ĉu por vi daŭre gravas
Ĉu la akvo kreskiĝos
Aŭ ĉu l' homara sonĝ' bela
Iel iam efektiviĝos

Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: Por viv' postuliĝas de vi kontribu'
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'
Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas

La Perdita Generacio - Letras

top 30 músicas

©2003 - 2024 - musicas.mus.br